Kalush Orchestra

STEFANIA

Kalush Orchestra
Esperanto translation icon 44 translations icon 44
icon
Original lyrics
Ukrainian
Translation

STEFANIA

Stefania

Stefania panjo, panjo Stefania
La kampo floras, kaj ŝi griziĝas
Kantu al mi lulkanton, panjo
Mi volas denove aŭdi viajn plej karajn vortojn
 
Ŝi lulis min, ŝi donis al mi ritmon kaj certe mia volo ne povas esti forprenita ĉar ŝi donis ĝin al mi
Ŝi verŝajne sciis pli ol Salomono1
Tra rompitaj vojoj, mi ĉiam venos al vi
Ŝi ne vekis min, ŝi neniam vekis min dum forta ŝtormo
Ŝi prenadis du "figsignojn"2 de ŝia avino kvazaŭ ili estus kugloj3
Ŝi konis min tre bone, ŝi ne estis trompita kaj kiam ŝi estis tre laca ŝi lulis min ritme
Lulilo lulilo lulilo...
 
Stefania panjo, panjo Stefania
La kampo floras, kaj ŝi griziĝas
Kantu al mi lulkanton, panjo
Mi volas denove aŭdi viajn plej karajn vortojn
 
Mi ne estas en vindotukoj sed panjo sed panjo, haltu, kiel ajn mi kreskas, ŝi ankoraŭ pagas por aferoj unu grandecon pli grandan por ke mi kresku en ilin
Mi ne estas malgranda infano, sed ŝi ankoraŭ maltrankviliĝas pri mi, mi estis festanta kaj ŝi malbenis, "damnita estu!"4
Vi estas ankoraŭ juna, ho panjo, ĉe via pinto, se mi ne valorigas vian zorgadon, tiam ĉe la pinto de famo mi estas ĉe sakstrato
Enpuŝu ĉi tiun pikon, ĉi tiun pikon, mi bruligos ĝin al cindro kun mia amo5
Lulilo lulilo lulilo...
 
Stefania panjo, panjo Stefania
La kampo floras, kaj ŝi griziĝas
Kantu al mi lulkanton, panjo
Mi volas denove aŭdi viajn plej karajn vortojn
 
Stefania panjo, panjo Stefania
La kampo floras, kaj ŝi griziĝas
Kantu al mi lulkanton, panjo
Mi volas denove aŭdi viajn plej karajn vortojn
 
  • 1. https://eo.wikipedia.org/wiki/Salomono
  • 2. La figsigno estas milde obscena gesto kiu uzas dikfingron kojnigitan inter du fingroj. La gesto plej ofte uziĝas por forpuŝi la malbonan okulon, insulti iun, aŭ nei peton.
  • 3. loka superstiĉa referenco
  • 4. Ukraina malbeno, lit. "apopleksio vin trafu," uzata kiel "damnita vi"
  • 5. Ĉi tiu pasaĵo prezentas komplikitan vortludon pri la ukraina sono "пік/піку," kiu reaperas tra pluraj vortoj kun malsamaj signifoj: пік (pinto, supro), піка (lanco, armilo), опіка (zorgado, kuratoreco), тупик (sakstrato), kaj попік (cindro). La originalaj linioj interplektas ĉiujn ĉi tiujn signifojn: la patrino estas "je sia pinto" (на піку), ŝia "zorgo" (опіку) estas subtaksata, famo kondukas al "sakstrato" (тупику), "piko" (піку) estas enbatita, kaj amo bruligas ĉion al "cindro" (попік). Ĉi tiu tavoligita vortludo estas neeble plene reproduktebla en Esperanto.
expand collapse Translation details
alesshimself alesshimself
submitted on 14 May 2022 - 23:04
Give a shoutout to alesshimself
Play video with subtitles