Ariete

Rumore

Ariete
traducción al Esperanto Traducciones 2 traducciones Traducciones 2
Agregar a favoritos
Álbum:
La Notte
Letra original
Italiano
Traducción
Esperanto

Rumore

Bruo

Mi komprenis, ke mi amis vin en somera tago
Inter la deziro kaj la forto en viaj hastaj gestoj
Mi komprenis, ke mi amas vin, ĉar mi timis
Tiom timis, ke mi forlasis viajn manojn
 
Amo, silente ni faras pli da
Bruo ol urbocentra strato
Ĝi ne ŝanĝiĝos
Ĝi ne ŝanĝiĝos
 
Kaj kiam vi vekiĝas matene
Viaj profundaj okuloj parolas al mi
Viaj vangoj, viaj blankaj nuboj
Vi estas ĉiam pli malĝoja posttagmeze
Sufokita de malkomfortaj pensoj
Kiel la mondo, viaj plej timemaj monstroj
Kaj mi atendas, kiam vi ne estas hejme
Dormo ne havas sencon sen vi, vi jam scias kio ĝi estas
 
Amo, silente ni faras pli da
Bruo ol urbocentra strato
Amo, silente ni faras pli da
Bruo ol urbocentra strato
Ĝi ne ŝanĝiĝos
Ĝi ne ŝanĝiĝos
 
Mi amas, mi ne volas perdi vin, mi ĵuras
Miaj fortoj estas
Mi estas blokita ĉi tie
Ili ĉiam estas kun mi
 
expand collapse Translation details
alesshimself alesshimself
submitted on 14 Sep 2023 - 12:50
Give a shoutout to alesshimself

Traducciones