Dawid Podsiadło

Trofea

Dawid Podsiadło
översättning till esperanto Översättningar 6 översättningar Översättningar 6
Lägg till i favoriter
Originaltext
polska
Översättning
esperanto

Trofea

Trofeoj

Muzo estas muzo
Kaj mi estas sole en ĉambro
Senĉesa streso estas mia kunulo
Venis tempo por freneziĝo
Mi havas lavujon plenan de gasakvo
 
Mi ne faros foton
Mi ne surskribos viajn diskojn
Mi ne kapablas enspaci historiojn
De viaj vivoj
Kiam mi iros per lifto
Mi observos paŝosignojn
Per bona vorto
Mi viŝos la maldekstran flankon de la buŝo
 
La leterkesto plenas
Sendu nenion
Mi komencas perdi voĉon
Ankoraŭ kelkaj plezuraj diskoj
Mi finfine forveturos el ĉi tie
 
Mi iĝas monstro, ĉar tiam mi sentas ke
Malgraŭ ke mi estas, mi ne ekzistas
Jen danke al tio mi povas eksidi sur malnova biciklo
Ekloĝi en brikdomo
Ne purigi manojn
 
Ĉiutage mi aŭdas: vi denove ion gajnis
Post nelonge mankos spaco por plia diamanto
Jen kiel vi detruas min
Vi detruas min
 
Mi gustumos anonimecon kiam
Mi saltetos eksterlanden
Strange mi tiam soifas
Kiam mi faras travideblan paŝon
En la lando ĉe Vistulo, ĉiu diras al mi per «vi»
Kaj mia familinomo estas laŭtlegata afiŝo
 
La leterkesto plenas
Sendu nenion
Mi komencas perdi voĉon
Ankoraŭ kelkaj plezuraj diskoj
Mi finfine forveturos el ĉi tie
 
Mi iĝas monstro, ĉar tiam mi sentas ke
Malgraŭ ke mi estas, mi ne ekzistas
Jen danke al tio mi povas eksidi sur malnova biciklo
Ekloĝi en brikdomo
Ne purigi manojn
 
Mi iĝas monstro, ĉar tiam mi sentas ke
Malgraŭ ke mi estas, mi ne ekzistas
Jen danke al tio mi povas eksidi sur malnova biciklo
Ekloĝi en brikdomo
Ne purigi manojn
 
Mi iĝas monstro, ĉar tiam mi sentas ke
Malgraŭ ke mi estas, mi ne ekzistas
Jen danke al tio mi povas eksidi sur malnova biciklo
Ekloĝi en brikdomo
Ne purigi manojn
 
expand collapse Translation details

Amadeo Sendiulo

Amadeo Sendiulo Amadeo Sendiulo
submitted on 22 aug 2022 - 15:09
Give a shoutout to Amadeo Sendiulo

Dawid Podsiadło TOP 3