ألبوم:
Звезда по имени Солнце (1989)
كلمات أصلية
الروسية
الترجمة
الاسبرينتو
Апрель
Aprilo
Super tero - frosto,
Kion ne tuŝu - ĉio glacio,
Nur en sonĝo mia kantas gutado.
Kaj neĝas kiel muro,
Kaj neĝas je tuta tago,
Kaj trans la muro staras aprilo.
Kaj li aliros kaj venigos post si primaveron,
Kaj svenigos militistarojn de grizaj nubegoj.
Kaj kiam ĉiuj ni rigardos en okulojn liajn,
Al ni el okuloj liaj rigardos la sopiro.
Kaj malfermiĝos pordoj de domoj,
Nu ci eksidu, ĉar en piedoj vero ne estas.
Kaj kiam ĉiuj ni rigardos en okulojn liajn,
Do ni vidos en ĉi tiuj okuloj Sunan lumon.
Sur korpo estas nekalkuleblaj vundoj,
Malfacilaj paŝoj,
Nur en brusto brulas stelo.
Kaj mortos aprilo,
Kaj naskiĝos ree,
Kaj aliros jam por ĉiam.
Kaj li aliros kaj venigos post si primaveron,
Kaj svenigos militistarojn de grizaj nubegoj.
Kaj kiam ĉiuj ni rigardos en okulojn liajn,
Al ni el okuloj liaj rigardos la sopiro.
Kaj malfermiĝos pordoj de domoj,
Nu ci eksidu, ĉar en piedoj vero ne estas.
Kaj kiam ĉiuj ni rigardos en okulojn liajn,
Do ni vidos en ĉi tiuj okuloj Sunan lumon.














التعليقات 1
Lyrics have been updated. Please review your translation